Esperanto-Muzeo Jokohama

Esperanto-Muzeo Jokohama (Minami-Ku, Jokohama, Japanio). Oni povas trovi el la trajno de KEIKYU.
Esperanto-Muzeo Jokohama (Minami-Ku, Jokohama, Japanio). Oni povas trovi el la trajno de KEIKYU.

Bonvenon al Esperanto-Muzeo Jokohama!


 Esperanto estas lingvo, per kiu homoj en la tuta mondo interamikiĝas trans naciaj limoj, trans lingvaj baroj. Ni en Jokohamo praktikas Esperanton, bonvenigante tutmondajn homojn ĉi-tien aŭ mem bonvenigate en aliaj mondopartoj. Ĉi tiu muzeo servos montri tiajn agadojn al la vizitantoj.

 En Esperanto, de la fino de la 19a jarcento, multaj literaturaĵoj estis tradukitaj aŭ originale verkitaj. Jam amasiĝas tiulingvaj novaĵoj, eseoj, fakaj literaturaĵoj. Ĉi tiu muzeo ankaŭ servos por ke vi mem certigu tiajn fruktojn.

 Ni ricevis de japanaj kaj mondaj esperantistoj donace valorajn objektojn por ekspozicii. Ni multe dankas ilin.

 

Okaze de la 6a fondotago de la NPO,

la 23an de aprilo 2021

Sibayama Zyun’iti,
la Prezidanto de la Neprofitocela Organizo Esperanto Jokohama

エスペラント博物館よこはま 表札

Inaŭgura Ekspozicio: Tutmondaj Lernolibroj de nacilingvoj


 Ni (membroj de NPO Esperanto Jokohama) kolektis diversajn lernolibrojn de nacilingvoj, alvokinte helpon al tutmondaj esperantistoj (parolantoj de Esperanto kaj samideanoj de Esperanto-movado).

 Bonvolu rigardi buntajn lernolibrojn! Vi sentos diversecon de lingvoj tutmondaj, kaj klopodojn de multaj diversaj edukistoj al sekvanta generacio.

Nun ni ordigas multajn librojn kaj dokumentojn


 De la membroj de NPO Esperanto Jokohama, kaj multaj esperantistoj de diversaj lokoj, ni ricevis multajn librojn, gazetojn kaj dokumentojn kiel oferaĵojn. 

 Jen, pro tiu granda amaso, nia laboro por ordigi la aĵojn nepre daŭros longatempe.

Bonvolu kompreni tiun maloportunecon.


Novaj Informoj


Bonvolu kontakti antaŭ la vizito

 Muzeo estas malfermata ĉiun sabaton, de 13:00 ĝis 16:00, krom tiam bonvolu kontakti al ni per kontaktila paĝo "お問い合わせ / Kontakto".

[raporto] Ekde la 25a de aprilo, ni malfermas por esperantistoj

Je la 25a de aprilo 2021, ni malfermis la muzeon "Esperanto-Muzeo Jokohama".

En la unua tago, kvankam oni ne okazigis inaŭguran ceremonion pro la pandemia situacio, en la muzeon kolektiĝis kelkaj Hama-Rondanoj (membroj de NPO Esperanto Jokohama), kaj vizitis nin 6 esperantistoj ekster la rondo. 

Mapo


Google マップは現在の Cookie 設定では表示されません。「コンテンツを見る」を選択し、Google マップの Cookie 設定に同意すると閲覧できます。詳細は Google マップの[プライバシーポリシー]をご確認ください。Cookie の利用は、[Cookie 設定]からいつでも変更できます。

Uzante trajnon al stacio Idogaya

  • La plej proksima fervojstacio estas Idogaya(井土ヶ谷) sur la linio KEIKYU(京急).
  • Per trajno (veturanta al Uraga, Zushi-Hayama, ktp.) de KEIKYU, de stacio Yokohama al Idogaya oni bezonas 7 - 12 minutojn.
  • La trajnoj "普通(Local)" kaj "✈エアポート急行 (✈Airport Express)" haltas ĉe Idogaya.
    • Ni rekomendas uzi "✈エアポート急行"-trajnon.  
  • La trajnoj "特急(Limited Express TOKKYU)" kaj "快特(Limited Express KAITOKU)" ne haltas ĉe Idogaya.

Vojo de stacio Idogaya al la Muzeo

  • Eliri la stacidomon (la elirejo estas nur unu) kaj iri maldekstren.
  • Pasi sub la fervojponto de KEIKYU, kaj turni maldekstren ĉe la unua kruco kun signalo.
  • Iri ĉirkaŭ 100 metrojn, turni maldekstren, kaj pasi sub la KEIKYU denove.
  • Turni dekstren, iri ĉirkaŭ 100 metrojn.  La vojo disduiĝas kiel "Y" formo. Iri dekstren.
  • Maldekstre troviĝas domo kun signo "書道春秋", ĉi tie turni dekstren al mallarĝa vojeto, kaj vi trovos suban elpendaĵon kun Verda satandardo.
  • Laŭiru ĝis la fino de vojeto, apud la trako de KEIKYU, Jen situas Esperanto-Muzeo Jokohama. (2-etaĝa domo)