Esperanto estas lingvo, per kiu homoj en la tuta mondo interamikiĝas trans naciaj limoj, trans lingvaj baroj. Ni en Jokohamo praktikas Esperanton, bonvenigante tutmondajn homojn ĉi-tien aŭ mem bonvenigate en aliaj mondopartoj. Ĉi tiu muzeo servos montri tiajn agadojn al la vizitantoj.
En Esperanto, de la fino de la 19a jarcento, multaj literaturaĵoj estis tradukitaj aŭ originale verkitaj. Jam amasiĝas tiulingvaj novaĵoj, eseoj, fakaj literaturaĵoj. Ĉi tiu muzeo ankaŭ servos por ke vi mem certigu tiajn fruktojn.
Ni ricevis de japanaj kaj mondaj esperantistoj donace valorajn objektojn por ekspozicii. Ni multe dankas ilin.
Okaze de la 6a fondotago de la NPO,
la 23an de aprilo 2021
Sibayama Zyun’iti,
la Prezidanto de la Neprofitocela Organizo Esperanto Jokohama
Ni (membroj de NPO Esperanto Jokohama) kolektis diversajn lernolibrojn de nacilingvoj, alvokinte helpon al tutmondaj esperantistoj (parolantoj de Esperanto kaj samideanoj de Esperanto-movado).
Bonvolu rigardi buntajn lernolibrojn! Vi sentos diversecon de lingvoj tutmondaj, kaj klopodojn de multaj diversaj edukistoj al sekvanta generacio.
De la membroj de NPO Esperanto Jokohama, kaj multaj esperantistoj de diversaj lokoj, ni ricevis multajn librojn, gazetojn kaj dokumentojn kiel oferaĵojn.
Jen, pro tiu granda amaso, nia laboro por ordigi la aĵojn nepre daŭros longatempe.
Bonvolu kompreni tiun maloportunecon.
Muzeo estas malfermata ĉiun sabaton, de 13:00 ĝis 16:00, krom tiam bonvolu kontakti al ni per kontaktila paĝo "お問い合わせ / Kontakto".
Je la 25a de aprilo 2021, ni malfermis la muzeon "Esperanto-Muzeo Jokohama".
En la unua tago, kvankam oni ne okazigis inaŭguran ceremonion pro la pandemia situacio, en la muzeon kolektiĝis kelkaj Hama-Rondanoj (membroj de NPO Esperanto Jokohama), kaj vizitis nin 6 esperantistoj ekster la rondo.